La Transmigra brutobredado difiniĝas kiel tipo de brutobredado aŭ paŝtigado en konstanta movado, adaptante la spacon al zonoj de ŝanĝanta produktiveco. Diferencas el nomada brutobredado ĉar havas fiksajn sezonajn setlejojn kaj fiksan ĉefan (kernon) el kiu devenas la homoj kiuj praktikas ĝin.[1] Oni ĉirkaŭkalkulas ke tia agado, sumita al tiu de la nomada brutobredado, okupigas ĉirkaŭ 100-200 milionojn da personoj tutmonde;[2] la terenoj espluatataj laŭ tiuj sistemoj reprezentas ĉirkaŭ 30 milionojn de km², aŭ nome duoble de la teroj dediĉataj al agrikulturo.[3] [4]
Plej tipa transmigra brutobredado estas tiu kiu profitas somere la paŝtejojn de pli malvarmaj areoj, kiam ne estas neĝo, dum vintre la gregaroj translokiĝas al pli varmaj areoj, kie profitas la vintrajn paŝtejojn, ĉar tie somere ne estas sufiĉe da humideco aŭ pluvo por ke estu sufiĉa paŝtokvanto.